Minnanlingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | zh-min-nan.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | minnana |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 22-a de aŭgusto 2024 | |
Artikolnombro | 433 162 |
Profundeco | 6.5 |
Paĝoj | 1 070 043 |
Redaktoj | 3 212 661 |
Uzantoj | 64 001 |
Aktivaj uzantoj | 91 |
Administrantoj | 4 |
Dosieroj | 321 |
La Minnanlingva Vikipedio aŭ Sudminlingva Vikipedio (en la minnana latinliteriga sistemo Pe̍h-ōe-jī: Wikipedia Bân-lâm-gú) estas minnanlingva (aŭ sudminlnigva) aŭtonomeca eldono de Vikipedio. Ĝi uzas la minnanan latinlaterigan sistemon Pe̍h-ōe-jī. Ĝi komenciĝis en 2003. La 22-an de aŭgusto 2024 ĝi enhavas 167 156 artikolojn. Per tio ĝi estas la dua plej granda vikipedia projekto de la ĉina lingvaro.
Kiam la projekto komenciĝis, ne estis kodo laŭ ISO 639 por la minnana lingvo, do la uzintoj decidis uzi "zh-min-nan" (zh por la ĉina lingvo kaj min-nan por la lingvo mem), kiu jam estis registrita kiel la Interret-Inĝeniera Task-Forto IETF. Intertempe ekzistas ISO-kodo por la minnana aŭ sudmina ("nan"), kaj la domajna nomo http://nan.wikipedia.org alidirektigas al http://zh-min-nan.wikipedia.org/ .
La Minnanlingva Vikipedio estis fondita kiel sendependa projekto konata kiel Holopedia, do en Esperanto Holopedio (ne pro la pseŭdosufikso holo de la greka vorto ὄλος, do holos, "tuta" aŭ "kompleta", sed kiel referenco al Hō-ló-oē, familiara nomo por la minnana aŭ sudmina dialektaro).
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search